SCP-343 (Esperanto)
rating: +1

Kreditoj

rating: +1

Objekta N-ro: SCP-343

Objekta Klaso: Sekura

Specialaj Entenaj Procedoj: SCP-343 loĝas en ĉambro je 6.1 m ×ばつ 6.1 m (20 futoj ×ばつ 20 futoj) en Minimuma Sekureca Situo-17. Ĝi devas ricevi iujn ajn objektojn, kiujn ĝi petas, kaj esti vizitita de almenaŭ unu stabano ĉiutage. Provoj aldoni pluajn sekurecajn antaŭzorgojn aŭ necesajn permesilojn estas nenecesaj/maleblaj pro la naturo de SCP-343 (vidu priskribon).

Priskribo: SCP-343 estas masklo, ŝajne senrasa, homforma laŭ aspekto kun evidenta ĉiopoveco. Malkovrite, SCP-343 estis iranta sur la stratoj de Prago kaj retenita post ol stabano atestis, ke li malaperis de la stratoj kaj reaperis sur tegmento. SCP-343 estas vole retenita en sia ĉambro, tamen oni pruvis, ke entenado estas malebla (vidu notojn).

Alaĵo #343-1: "SCP-343, familiare alnomita 'Dio' de la stabo ĉi tie, aspektas kiel maljuna viro, kvankam liaj trajtoj estas malsamaj al ĉiu ajn observanto. En mia unua parolado kun li, li malkaŝeme asertis esti la kreinto de la universo. Kiam mi petis al li pruvi ĉi tion, li ridis, marŝis tra la muro de la ĉambro, kaj reiris post sekundoj kun hamburgero en lia mano. Kiam mi reiris por dua vizito, la antaŭe nuda ĉelo mebliĝis en luksa, malnova angla stilo, kompleta kun muĝanta fajrejo, kaj ŝajnis multoble granda ol de la ekstero. SCP-343 ege ĝuas paroli kun popoloj, kaj ŝajnas havi sciojn de ĉiuj temoj. Vizito al SCP-343 jam iĝis ĉiutaga evento de multaj stabanoj ĉi tie, kaj ĉiuj dungitoj raportas ĝenerale pli da ĝojo post ĉiu ajn vizito. Provoj bari al stabo sub permesilo de Nivelo 3 estis malsukcesaj, ĉar gardistoj asignitaj por rigardi la ĉambron forlasis siajn postenojn, dironte 'Vi scias, ke Li ŝatas akompanon' aŭ ŝultrotironte dum pridemandado. Ĉar SCP-343 estis sendanĝera ĝis nun, ĉiuj stabanoj jam permesiĝis eniri, kaj ial ili ĉiuj havas tempon renkonti lin plej eble longe. Nune, mi lasas ĉi tiu raporto malferma ĉar plua demandado de SCP-343 daŭras." - D-ro Beck

-[AVERTO SL-4 aŭ supera permesilo bezonita por plua aliro]-

Alaĵo #343-2: Rilate al dokumento 343-1a, ne estas rilataj registroj disponeblaj aŭ ŝajne ekzistantaj, kaj simile, ĉiuj registroj de D-ro ████████████ ███████████ laborinta kun SCP-343 aŭ D-ro Beck estas mankaj kaj supozite neekzistantaj. Ĉiuj stabanoj, al kiuj oni demandis pri la dokumento manifestas ignoradon de Dokumento #343-1a kaj asertas ne esti renkontintaj D-ron ████████████ ███████████. En rilata afero, altranga oficisto D-ro Beck petis pli oftan staban rotacion "…por pliigi laborspiriton en plimalboniĝantaj sekcioj." Tio ĉi estas tre stranga peto kaj estis la temo de plua enketo. Aliaj lokaj nenormalaĵoj kiel ekzemple pli bona sano, pli alta labora kontento, kaj pli malalta mortindico en tiu ĉi sekcio kaŭzis la plenumon de la peto. Tiu ĉi temo estas nun fermita pro ordonoj de O5-█.

Alaĵo #343-3: Datenoj retrovitaj en ██/██/████ el rutina kontrolo de la reta diskingo de D-ro ████████████ ███████████:

Dokumento #343-1a: "[DATENOJ PERDITAJ]…pro [DATENOJ FORIGITAJ] 'vizitantoj' de SCP-343 devas esti demanditaj pri sia celo kaj konvers…[DATENOJ PERDITAJ]…emandoj pri aliaj SCP devas esti prezentataj…[DATENOJ PERDITAJ]… ordonoj de D-ro ████████████ ███████████"

Dokumento #343-1b: "[DATENOJ PERDITAJ]…evidente miaj ordonoj jam perdiĝis. Ĉi tio estas la lasta bato D-ro B…[DATENOJ PERDITAJ]…ĉiuj miaj raportoj kaj petoj al superuloj estas nerimarkitaj. Morgaŭ mi frontos SCP-343 subskribo D-ro ████████████ ███████████"

« SCP-342 | SCP-343 | SCP-344 »

Cite this page as:

"SCP-343 (Esperanto)" by Nekonata Aŭtoro, from the SCP Wiki. Source: https://scpwiki.com/unofficial:eo:scp-343. Licensed under CC BY-SA.

For information on how to use this component, see the License Box component. To read about licensing policy, see the Licensing Guide.

page revision: 11, last edited: 15 Jan 2023 16:48
Unless otherwise stated, the content of this page is licensed under Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License
Click here to edit contents of this page.
Click here to toggle editing of individual sections of the page (if possible). Watch headings for an "edit" link when available.
Append content without editing the whole page source.
Check out how this page has evolved in the past.
If you want to discuss contents of this page - this is the easiest way to do it.
View and manage file attachments for this page.
A few useful tools to manage this Site.
Change the name (also URL address, possibly the category) of the page.
View wiki source for this page without editing.
View/set parent page (used for creating breadcrumbs and structured layout).
Notify administrators if there is objectionable content in this page.
Something does not work as expected? Find out what you can do.
General Wikidot.com documentation and help section.
Wikidot.com Terms of Service - what you can, what you should not etc.
Wikidot.com Privacy Policy.

AltStyle によって変換されたページ (->オリジナル) /