Agento Andrew (havas fantomvideblon) trovis SCP-EO-416-n (meze de la bildo) en forlasita malsanulejo en ██
Specialaj Entenaj Procedoj: Pro la nenormala naturo de SCP-EO-416, SCP-EO-416 ne povas esti entenata konvencie.
Nuntempe, SCP-EO-416 estas loĝata en entenĉambro de 3 * 3 * 3 metroj ĉe Situo-EO-76
Priskribo: SCP-EO-416 estas fantomo, kiu povas komuniki kun homaro laŭ nekonataj manieroj. Oni konjektas, ke ĝia intelekta kvociento eble estas super la nivelo de homaro.
SCP-EO-416 kapablas penetri iun ajn objekton laŭ siaj propraj deziroj, tial la Fondaĵo SCP provis ĉiujn eblajn manierojn enteni ĝin sed malsukcesis.
Post kiam Agento Andrew provis komuniki kun SCP-EO-416, SCP-EO-416 konsentis esti entenita de la Fondaĵo SCP.
Tamen, pro la nenormalaj kapabloj de SCP-EO-416, la Fondaĵo decidis atribui al Keter klason de retenado de SCP-EO-416.