Kreditoj
Aŭtoro: writer7_1126 writer7_1126 , La_Ashman La_Ashman , la kanro la kanro
Objekta N-ro: SCP-EO-171
Objekta Klaso: Eŭklida
Specialaj Entenaj Procedoj: Pro nemovebleco de SCP-EO-171, ĝi estu entenata loke. Mezlernejo ██████, en kiu SCP-EO-171 estas, jam deklaris eternan fermon al la publiko, kaj ŝirmiĝis per klarigo de grandarea ĥemia danĝero. En la mezlernejo Situo-EO-244 konstruiĝis por pli bona entenado kaj esplorado de SCP-EO-171. Escepte pro la postulo de eksperimento pri SCP-EO-171, ĉiam ajn la pordoj kaj fenestroj de la objekto restu fermitaj. Eksperimentoj pri SCP-EO-171 estu permesitaj de 3-nivela personaro.
Post Evento EO-171-A, personaro enirinta al SCP-EO-171-1 restadu en SCP-EO-171-1, ĝis la personaro transportiĝos reen al SCP-EO-171 je 12:25 posttagmeze en la tempo de SCP-EO-171-1. Ne sekvu SCP-EO-171-2 individuojn.
Post Evento EO-171-B, personaro ne rekte fizike kontaktu SCP-EO-171-2 individuoj.
Priskribo: SCP-EO-171 estas klasĉambro, kiu apartenis al Mezlernejo ██████ (nuna Situo-EO-244) en la urbo ██████, Ĉinio. SCP-EO-171 estas la 3a klasĉambro en la orienta parto de la 3a etaĝo de la instrua konstruaĵo de la gradoj 10a kaj 11a. Tra la vitra fenestro oni povas observi la internajn meblojn: 52 serioj da skribtabloj kaj seĝoj, nigra tabulo, elektronika instrua platformo kaj ceteraj porinstruaj instalaĵoj, kiuj estas tute samaj kiel tioj de normala klasĉambro. Ĉiuj objektoj en SCP-EO-171 estas nemoveblaj kaj nerompeblaj.
Kiam vivanta homo eniras al SCP-EO-171, la nenormala naturo de la objekto okazos, escepte en la senefika tempo de la objekto. Animaloj, objektoj kaj kadavroj ne kapablas aktivigi la objekton. Alikaze, la enirinto tuj transportiĝos al SCP-EO-171-1, la interno de la objekto iĝos tro malhela por observo, kaj la pordoj kaj fenestroj ŝlosiĝos kaj ne malfermeblos. Malsukcesis ĉiuj provoj observi aŭ perforte eniri la internon dum la aktiveco de SCP-EO-171. Unu horon post la transporto, la enirinto transportiĝos reen al SCP-EO-171, kaj la objekto resanĝiĝos. Poste la objekto estos nenormala por 45 minutoj.
SCP-EO-171-1 estas klasĉambro, kies internaj mebloj estas tute samaj kun SCP-EO-171. Tamen, sur skribtabloj interne de SCP-EO-171 aperas librojn kaj lernejaĵojn necesajn por lecionoj de certa fako, kaj unu SCP-EO-171-2 individuo staras en la klasĉambro. La libroj sur la skribtabloj rilatas la individuon, por kies detaloj vidu Alaĵon EO-171-I. Objektoj interne de SCP-EO-171-1 ne povas repreniĝi al SCP-EO-171. La ekstero de SCP-EO-171-1 estas blanka malpleno, pro kio estas konjektite, ke SCP-EO-171-1 ne ekzistas en la bazlinia universo. La pordoj kaj fenestroj de SCP-EO-171-1 ne povas malfermiĝi aŭ rompiĝi. Nur unu el SCP-EO-171-2 povas malfermi la pordojn kaj fenestrojn.
Sendepende de la tempo de la eniro, kiam la enirinto transportiĝas al SCP-EO-171-1, la tempo interne de SCP-EO-172-1 estas 11:25 antaŭtagmeze ĉiufoje, de kiu SCP-EO-171-2 individuo instruas kurson ĝis 12:05 posttagmeze. Poste la individuo foriros de SCP-EO-171-1 tra la antaŭa pordo, kaj tiam iĝos nevidebla. Estas pruvite, ke foriri kun SCP-EO-171-2 estas fareble, por kies detaloj vidu Eventon EO-171-A. La enirinto transportiĝos al SCP-EO-171 je 12:25 posttagmeze, eĉ parolante kun la individuo.
SCP-EO-171-2 estas aro de ses homformaj entoj, nomitaj de SCP-EO-171-2-α ĝis -ζ. Ĉiuj individuoj estas pruvitaj kiel instruistoj de Mezlernejo ██████, kiuj malaperis dum la malkovro de SCP-EO-171. Por la detalan staton de SCP-EO-171-2 vidu Alaĵon EO-171-I. La enirinto povas haltigi la individuon kaj komuniki kun ĝi, sed dum rekta fizika kontakto la individuo grade nevidebliĝas en la formo de [DATENOJ FORIGITAJ] inter 7 - 12 sekundoj kaj en ĉiu seĝo aperos SCP-EO-171-4 individuo, por kies detaloj vidu Eventon EO-171-B. Nerekta fizika kontakto ne kaŭzas la efikon.
Ĉiuj, kiuj revenas de SCP-EO-171-1, estas nomitaj SCP-EO-171-3 kaj dividitaj en ses specoj laŭ la individuo, kiun oni rekontis, nomitaj de SCP-EO-171-3-α ĝis -ζ. Jen ecoj de SCP-EO-171-3:
- La nivelo de la fako, al kiu apartenas la kurso en SCP-EO-171-1, evidente plialtiĝos;
- La konduto grade samiĝos kiel tiu de la individuo renkontita; Inter 15 - 30 tagoj ĝi estos tute sama al tiu de la individuo.
SCP-EO-171-4 estas 52 individuoj, kiuj aperas post rekta fizika kontakto kun SCP-EO-171-2 individuo. Ĉiuj de SCP-EO-171-4 estas homformaj individuoj konsistantaj el nigra fumo kaj estas malamikaj al la enirinto. Ĉiu fizika atako al SCP-EO-171-4 estas senutila. Aspekte ĉiuj de SCP-EO-171-4 estas ekstreme similaj al studentoj de la klaso ██a de la grado 11a, Mezlernejo ██████, kaj ĉiuj studentoj jam malaperis dum la trovado de SCP-EO-171. Vizaĝajn trajtojn de SCP-EO-171-4 ne estas rekoneblaj pro ekstrema malklareco. Por pliaj informoj pri SCP-EO-171-4 vidu Eventon EO-171-B.
Alaĵo EO-171-I: Detala priskribo pri SCP-EO-171-2
Kodnomo | Fako Instruata | Figuro | Konduto |
---|---|---|---|
SCP-EO-171-2-α | La Ĉina | Inseksa homo en aĝo inter 30 kaj 40, alta je ĉirkaŭ 1,60 metroj | Malrapide paroli dum leciono, ordinare kun rideto sur la vizaĝo |
SCP-EO-171-2-β | Matematiko | Virseksa homo en aĝo de ĉirkaŭ 40, alta je pli ol 1,60 metroj | Kun serioza mieno, emi ripeti admonajn vortojn dum leciono |
SCP-EO-171-2-γ | La Angla | Virseksa homo en aĝo inter 20 kaj 30, alta je ĉirkaŭ 1,65 metroj | Ĉirkaŭiri senĉese dum leciono, fingroklaki aŭ aplaŭdi menciante ion ŝlosilan, ofte citi klasikaj ĉinajn poemojn, kutime uzi seninterrompan skribadon, kaj skribi la literojn g, y k.c. tre troige |
SCP-EO-171-2-δ | Fiziko | Virseksa homo en aĝo inter 50 kaj 60, alta je pli ol 1,70 metroj | Malrapide paroli dum leciono, paroli la mandarenan kun iom da loka akĉento, havi humurosenton |
SCP-EO-171-2-ε | Ĥemio | Virseksa homo en aĝo de pli ol 30, alta je ĉirkaŭ 1,65 metroj | Okaze dum leciono enkonduki ion eksterteman, kiu ĝenerale estas vortoj pri scienco |
SCP-EO-171-2-ζ | Biografio | Inseksa homo en aĝo de pli ol 30, alta je ĉirkaŭ 1,60 metroj, diketa | Ridante mencii [DATENOJ FORIGITAJ] dum leciono |
Eksperimento EO-171-5 - 2019年4月28日
Tempo: 6:31 ptm
Objekto: D-119998, 34-jara, virseksa
Ekipaĵo: Unu fotilo fiksita sur la kapo, kaj unu telekomunika aŭskultilo<Registro Komenciĝas>
D-119998: Ha lo, D-ro Ma, ĉu la voĉo klaras?
D-ro Ma: Jes. D-119998, nun eniru SCP-EO-171.
Hezitinte por momento, D-119998 eniris SCP-EO-171 tra la antaŭa pordo. Poste, aŭdio- kaj videosignaloj tuj interrompiĝis, renormaliĝonte post 0,2 sekundoj. Estis videble, ke D-119998 estas interne de SCP-EO-171-1 kaj ke SCP-EO-171-2-β staras en la klasĉambro.
D-119998: Doktoro, mi ĵus subite senkonsciiĝis, sekve mi venis tien ĉi —(D-119998 rimarkis SCP-EO-171-2-β)Diable! Kiu estas tiu?
D-ro Ma: D-119998, sidiĝu ie, kaj raportu kiam estas tie.
D-119998 sidiĝis sur la sidloko plej proksima al li, kaj rigardetis la murhorloĝon interne de SCP-EO-171-1, kiu montris, ke la tempo estas 11:25.
D-119998: La 11-a kaj dudek kvin, doktoro.
[SUPERFLUA ENHAVO REDAKTITA]
SCP-EO-171-2-β: …Do hodiaŭ ni ĉesas en tio ĉi. Leciono Finiĝas!
D-119998: Finfine damne ĝi finiĝis. Ĉu mi povas foriri nun, doktoro?
D-ro Ma: Jes, sekvu lin kiam li forlasos la klasĉambron.Ekstarinte, D-119998 sekvis SCP-EO-171-2-β. SCP-EO-171-2-β malfermis la antaŭan pordon de SCP-EO-171-1, estis videble, ke ekster la pordo estas blanka malpleno. SCP-EO-171-2-β tuj malaperis post la foriro.
D-119998: Fek! Ĉu vi vidis ĝin? Tiu rekte malaperis! Tro damne…
D-ro Ma: D-119998, tiru la pordon kaj ne lasu ĝin fermiĝi!
D-119998 tiris la fermiĝantan pordon.
D-ro Ma: Bone, D-119998, marŝu eksterporden.
D-119998: Doktoro, ĉu vi damne ŝercas? Jen nur io blanka ekstere, jen nenio! Kaj ĵus vi ankaŭ vidis, ke tiu malaperis foririnte.
D-ro Ma: Obeu la ordonon, D-119998. Vi revenus se vi forirus tra ĝi.
Hezitinte por momento, D-119998 foriris tra la antaŭa pordo. Tuj post la foriro, la aŭdio- kaj videosignaloj tuj interrompiĝis.
D-ro Ma: D-119998? D-119998? Ĉu vi aŭdas? Respondu se vi aŭdas! Ha lo?
Neniu respondo de D-119998 riceviĝis. La aŭdio- kaj videosignaloj ankaŭ ne reaperis.
<Registro Finiĝas>
Notoj: Post la eksperimento, la malhelo interne de SCP-CN-171 daŭris por 24 horoj. En SCP-EO-171, D-119998 kaj la prenita ekipaĵo ne estis reakiritaj. Estas konjekteble, ke D-119998 perdiĝis. Eksperimento EO-171-5 estas renomita Evento EO-171-A.
Bone, en postaj eksperimentoj lasu la enirinton laŭregule atendi aŭtomatan transporton je 12:25.— D-ro Ma
Eksperimento EO-171-6 - 2019年8月5日
Tempo: 12:03 ptm
Objekto: D-83584, 28-jara, inseksa
Ekipaĵo: Unu fotilo fiksita sur la kapo, kaj unu telekomunika aŭskultilo<Registro Komenciĝas>
D-83584: Ha lo, testo.
D-ro Ma: Signaloj bonas. Nun vi povas eniri SCP-EO-171, D-83584.
D-83584 eniris tra la antaŭa pordo al SCP-EO-171. Poste, aŭdio- kaj videosignaloj tuj interrompiĝis, renormaliĝonte post 0,2 sekundoj. Estis videble, ke D-83534 estas interne de SCP-EO-171-1 kaj ke SCP-EO-171-2-β staras en la klasĉambro.
D-83584: Ho, doktoro, ĵus mi subite senkonsciiĝis … (D-83584 rimarkis SCP-EO-171-2-γ) Doktoro, vi volas … ke mi havu lecionon?
D-ro Ma: Jes, nun sidiĝu kaj aŭskultu lecionon, kio helpos vin multe. Sed memoru haltigi tiun instruiston kiam la leciono finiĝos.
D-83584: Kial?
D-ro Ma: Nur faru ĝin. Memoru.
SCP-EO-171-2-γ: Bone. Leciono komenciĝas. Bonan matenon, gesinjoroj.
[SUPERFLUA ENHAVO REDAKTITA]SCP-EO-171-2-γ: Ho, estas la tempo. Do morgaŭ ni kontinuos studi gramatikon de la unuo 3a. Leciono finiĝas.
D-ro Ma: D-83584, haltigu lin!
D-83584 forlasis la sidlokon, kaj haltigis SCP-EO-171-2-γ.
D-83584: Sinjoro, atendu!
SCP-EO-171-2-γ: Nu? Ĉu vi—havas demandon?
D-83584: Hm, do—doktoro, kion mi devas diri?
D-ro Ma: Demandu al li—kion signifas, ke li diris "gesinjoroj" antaŭ la leciono, ĉar sidanta estas nur vi. Antaŭe aliaj enirintoj menciis tion.
SCP-EO-171-2-γ: Kio? Mi ne aŭdis ĝin klare.
D-83584: Aĥ, nenio. Nu sinjoro, mi volas demandi, kial vi diris "gesinjoroj" antaŭ la leciono? Tie ĉi mi ja estas la nura studento.
SCP-EO-171-2-γ: (Kun mira mieno) Vi estas la nura studento? Ĉu vi primokas min? Ĉi—tie estas homoj. Ĉu vi ne povas vidi ilin?
D-ro Ma: Ŝajne en tiu ĉi klasĉambro estas aliaj "nevideblaj" homoj. D-83584, kontinuu demandi.D-83584: Sed tie ĉi nur estas vi kaj mi, kie estas la aliaj? Almenaŭ mi ne povas vidi.
SCP-EO-171-2-γ: Kio? Vi … (SCP-EO-171-2-γ fingromontris al la sidlokoj) Vi vere ne povas vidi ilin?
D-83584 skuis la kapon.
SCP-EO-171-2-γ: Vi … tiel ĉi … (SCP-EO-171-2-γ palpis la frunton per sia manplato) Ĉu vi ne febras?
D-83584: (Puŝante la manon de SCP-EO-171-2-γ apuden) Mi ne febras, sinjoro, mi vere—[Krio]
Sur ĉiuj sidlukoj subite aperis nigra fumo, kiu iĝis 52 homformaj individuoj (nomitaj SCP-EO-171-4) sidantaj. Tiuj ĉi samtempe stariĝis kaj iris al D-83584.
D-83584: [Krio] Kio estas ili! Kial subite! Sinjoro, sin … [Krio]
SCP-EO-171-2-γ: [NEREKONEBLA]
SCP-EO-171-2-γ malklariĝis grade per [DATENOJ FORIGITAJ], kies vortoj ankaŭ estis malklaraj kaj nerekoneblaj. 11 sekundojn post palpi la frunton de D-83584, SCP-EO-171-2-γ tute malaperis.
D-83854: Ne, ne lasu min sola! Sinjoro! Ne! Doktoro! Doktoro! (al SCP-EO-171-4) Kiuj estas vi? Kion vi volas fari? Ne proksimiĝu al mi! Ne venu!
SCP-EO-171-4 ne respondis al D-83584 kaj kontinuis proksimiĝi al D-83584. D-83584 iris ĉe la antaŭan pordon kaj provis malfermi la pordon.
D-83584: Kial mi ne povas malfermi la pordaĉon? [Hysterie] Doktoro, mi petadas al vi, ke vi savu min kaj lasu min forlasi tiun ĉi inferon. Forfikiĝu! Ne proksimiĝu al mi, vi monstroj! Forfikiĝu de mi! Fikiĝu, atako ne efikis. Mia mano tiel ĉi trapasis la korpojn, fek! Doktoro, pripensu ion por savi min! Faru ion! Mi ne volas mortiĝi tie ĉi! Tuj eksterigu min! Doktoro, helpon! La aĉuloj mortigos min! Ne! Savu min, Doktoro! [Krio]
D-83584 provis ataki SCP-EO-171-4, sed ŝia mano rekte trapasis ilin. La individuoj iĝis pli kaj pli proksimaj al D-83584, kaj fine plenigis la vidkampon. Panikante, D-83584 malatenteme faligis la fotilon, kio interrompis la videosignalojn. D-83584 daŭre kriis. 6 sekundojn poste, la aŭdiosignaloj ankaŭ interrompiĝis. Poste la signaloj neniam renormaliĝis.
<Registro Finiĝas>
Notoj: Post la eksperimento, la malhelo interne de SCP-EO-171 daŭris por ĉirkaŭ unu semajno. En SCP-EO-171, D-83584 kaj la prenata ekipaĵo ne estis reakiritaj. Estas konjekteble, ke D-83584 perdiĝis. Eksperimento EO-171-6 estas renomita al la Evento EO-171-B. Post analizo de pluraj individuoj en la resenditaj videaj datenoj, estas trovite, ke tiuj ĉi estas ekstreme similaj al ███ ██████, ██ █████, kaj ██ ████ (t.e. studentoj, kiuj malaperis kiam SCP-EO-171 estis trovita.)
Mia antaŭe tute eraris. La kialo, pro kiu SCP-EO-171-2 diras "saluton al studentoj" antaŭ leciono, ne estas profesia kutimo. Anstataŭe, jen vere estas "studentoj"—kiuj estas SCP-EO-171-4—sidantaj aŭskultante la lecionon. Estas pli malfacile kompreni la objekton. Kiel SCP-EO-171-2 vidas SCP-EO-171-4? Kial SCP-EO-171-4 estas malamika al la enirinto? Estas multaj ceteraj problemoj. La eksperimento ja denove prenis multe da misterioj pri SCP-EO-171. Aliflanke, post la evento, tiuj novaj individuoj—SCP-EO-171-4—eble transportiĝas de SCP-EO-171-1 al SCP-EO-171, aŭ ja estas en SCP-EO-171, kio ankoraŭ estas nesciita. Tial la sekureco de SCP-EO-171 devas plifortiĝi. Plue, la enirinto ne rajtas palpi SCP-EO-171-2, por eviti la aperon de SCP-EO-171-4.— D-ro Ma