SCP-EO-142
rating: -2

Kreditoj

Artikolo: SCP-EO-142 - La Blankĉevalaj Volontuloj
Aŭtoro: beryllium beryllium , La_Ashman La_Ashman , la kanro la kanro
Dankon al Immortals_mingmiao does not match any existing user name pro la klasika ĉina poemo!

nacia artikolo, longa kaj malenhava

rating: -2

Objekta N-ro: SCP-EO-142

Objekta Klaso: Sekura Ketera Neŭtraligita

Specialaj Entenaj Procedoj:

Pro la naturo de la objekto, la Fondaĵo decidis enteni la objekton surloke. Semajne, Esploristo Xu estu postulata por interagi kun SCP-EO-142-1 almenaŭ unufoje por plu certigi, ke la agoj de la objekto estos sciitaj.

Pro la naturo de la objekto, la ebleco, ke la Fondaĵo sukcese entenus la objekton, baze estas nulo. Nur eblas konjekti ĝian itineron per observi la agojn de la objekto, kaj antaŭte evakuigi laŭvojajn loĝantojn, por certigi, ke ĝi ne vundos la popolon kaj malkaŝiĝos sub la okuloj de la publiko.
Dum la objekto haltas movi, la Fondaĵo sendu Esploriston Xu por interagi kun la objekto kaj akiri pli multe da informo pri la direkto de la objekto.

La objekto jam entenis sin sub la grundo de ████ en la Gobia Dezerto. Pro la malgranda ebleco, ke la objekto reviviĝus, la objekto estis reklasifikita kiel Neŭtraligita.

Priskribo:

SCP-EO-142 estas militgrupo konsistanta el ████ skeletoj, homaj kaj ĉevalaj. La Fondaĵo determinis per la armiloj kaj la "slogano", ke ĝi estis la "Blankĉevalaj Volontuloj" (ĉine: 白馬義從) en la lastaj jaroj de la orienta Han-dinastio.
La objekto movas je altega rapideco, kies plej alta rekordo observita estas 20 50 70 1██ kilometroj po horo. Rapide movante, la objekto faras sonojn, kiuj konsistas el lingvo nekonata sed povas esti komprenita nenormale, kies signifo estas "Kien la justeco venas, viva aŭ morta mi sekvas; la blua ĉielo povas juĝi, la blanka ĉevalo estas pruvo" (ĉine: 義之所至,生死相隨;蒼天可鑒,白馬爲證). Estas atentinde, ke en ĉiu ekzemplero troviĝas neniu voĉa organo. La objekto eble havas kapablon malfunkciigi pafilegojn por defendo. Escepte de SCP-EO-142-1, kun ĉiu ekzemplero ne troviĝas memkonscio.
La objekto unue estis observita en la arĥeologia loko de Jieqiao en Sintaj, Hebejo, Ĉinio. Kiam Esploristo Xu preteriris pro laboro, tie aperis skuo malgranda; sekve la objekto rampis el la grundo. Xu ĝustatempe sciigis al la Fondaĵo, kaj la Fondaĵo sendis entenan grupon, laŭeble kontrolis la objekton en fiksa areo, informis la lokan registaron por evakuigi la lokajn loĝantojn, kaj traktis la sciantojn ekster la Fondaĵo per A-klasa amneziigilo.
SCP-EO-142-1 estas speciala ekzemplero el la objekto, kiu havas iom da memkonscio kaj povas havi simplan parolon kun homo. La ekzemplero ŝajnas ekstreme malamika al homoj sen ĉina identeco. La metodo de rekonado estas nesciita. Estas observite, ke la agoj de aliaj ekzempleroj el la objekto, inkluzive de movoj, plirapidiĝoj kaj haltoj, estas 0,3 ĝis 0,5 sekundojn pli malfrua ol SCP-EO-142-1; estas konjektite, ke la aliaj rigardas sekvadon al SCP-EO-142-1 kiel sian modelon. Sed ĉar SCP-EO-142-1 montras fortan malamikon al plimulto de la personaro, nun nur Esploristo Xu estas sendita por komuniki kun SCP-EO-142-1.
Alaĵo:
La objekto nenormale aktivis en la 5-a de majo, 201█. La objekto forlasis la kontrolatan areon de la Fondaĵo, rapide movante norden, kies rapideco plialtiĝis de komence observita 50 kilometroj maksimume po horo al 70 kilometroj po horo. La Fondaĵo tuj sendis trupon por barado (vidu la registron de Evento EO-142).

Intervjuato: SCP-EO-142-1
Intervjuanto: Esploristo Xu
Antaŭparolo: SCP-EO-142 rampis el la grundo, farante nenion krom stari.
<Registro Komenciĝas>
Xu: Hola, kiu estas vi?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Kio? "Kiu estas mi"?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Nu… vi misrekonas min. Kaj vi ankoraŭ ne respondas mian demandon. Kiu estas vi?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: La Blankĉevalaj Volontuloj? Ŝajnas vere, ke Jieqiao estas ĉi tie… Sed la blankaj ĉevaloj…
(Sen haŭto kaj karno, blankaj ostoj malkovritaj ekstere.)
Xu: Nu, bone, probable vi ja estas la Blankĉevalaj Volontuloj.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Nu, ĉu antaŭ pli ol 1000 jaroj vi jam ne estis detruitaj de armeo de Yuan Shao…
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Nu… Bonvolu lasi min demandi, kial vi aperas ĉi-foje?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Tamen, nun la mondo estas relative paca. Kial okazigi nenialan batalon?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
<Registro Finiĝas>
Notoj: Nun la Fondaĵo havas neniom da scioj pri la agoj de la objekto. Estas ne konfirmite, ĉu la objekto povas efiki sur apudaj civiluloj; sed pro tio, ke la objekto delonge ne foriĝas de la fiksa loko, la objekto provizore estas klasifikita kiel Sekura.

Dato: 2014年07月2日█
Trakto: Tri virseksaj D-klasuloj (indiano, hindo kaj afrik-usonano) ordonitaj interagi kun SCP-EO-142-1.
Rezulto: SCP-EO-142-1 montris etan konfuzon, sed post momento ĝi faris krion, kies detala enhavo estis nesciita, kaj kondukis la grupon sturmi la personaron. Estas konfirmite, ke ili mortis.
Notoj: SCP-EO-142-1 estas ekstreme malamika al iuj specialaj. La detalaj karakteroj ankoraŭ bezonas pliajn eksperimentojn por ekzakta konkludo.

Dato: 2014-08-0█
Trakto: Tri virseksaj D-klasuloj (tute mongoloj) ordonitaj interagi kun SCP-EO-142-1.
Rezulto: Vidante la personaron, SCP-EO-142-1 rekte kondukis la grupon rapide movi al la personaro kaj ataki ilin. Dum la atako, unueca slogano aŭdiĝis kaj rekoniĝis kiel "Kien la justeco venas, viva aŭ morta mi sekvas; la blua ĉielo povas juĝi, la blanka ĉevalo estas pruvo". Estas konfirmite, ke ili mortis.
Notoj: SCP-EO-142-1 montras al mongoloj ekstreman malamikecon. Laŭ la antaŭaj eksperimentoj kaj ĝia konduto al Esploristo Xu, la objekto ŝajnas havi malamikecon al ĉiuj krom ĉinoj; sed la konjekto kaj sia detalaro ankoraŭ bezonas pliajn eksperimentojn.

Dato: 2014年08月1日█
Trakto: Unu inseksa D-klasulo (mongolo) ordonita interagi kun SCP-EO-142-1.
Rezulto: Vidante la D-klasulo, SCP-EO-142-1 kriegis, faronte nenion. Anstataŭe, la D-klasulo montris ekstreman timon vidante la objekton. Dum pridemandado de la Fondaĵo, ŝi esprimis, ke tio estis "ia tremo el la sango".
Notoj: Malgraŭ malamikeco al mongoloj, SCP-EO-142-1 ne ŝajnas murdema al inseksuloj. Samtempe, la identeco de la objekto ankoraŭ certiĝis plu.

Dato: 2014年08月1日█
Trakto: 5 virseksaj D-personoj (aparte hana ĉino, hujo, manĉuo, ĝŭango, kaj oroĉeno)
Rezulto: Vidante la personaron, SCP-EO-142-1 montris egan konfuzon, kaj ne kondukis la objekton sturmi, anstataŭe ĉirkaŭirante la personaron. La personaro aspektis iom intensa. Dum pridemandado de la Fondaĵo, ili esprimis, ke senkaŭze ili estis "iom tima".
Notoj: SCP-EO-142-1 ŝajnas havi ian kapablon nesciitan de la Fondaĵo distingi ies identecon, kaj montras neniun malamikecon al tiuj kun ĉina identeco.

Jen intervjuo farita de Xu kun SCP-EO-142-1 post eksperimentoj

Intervjuato: SCP-EO-142-1
Intervjuanto: Xu
<Registro Komenciĝas>
Xu: Saluton, SCP-EO-142-1.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Pardonon, ĉi tio estas regulo. Ĉu mi povus starigi kelkajn demandojn?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Unue… Kial vi ne mortigas min?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Nu… Do kial vi mortigis tiun mongolon?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Do tio estas misio historia? Do… Kial vi mortigis tiun indianon?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: "Fremdulo havas malamikan koron?" Tro maldetale. Do… Kial vi ne mortigis tiun mongolinon?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Do… Kial ne fari tion al tiuj?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Nu… "Samaj koroj"…
<Registro Finiĝas>
Notoj: Estas konfirmite, ke ordinare la objekto ne estas malamika al tiuj kun ĉina identeco. Pro la granda minaco al la homaro, la Fondaĵo ankoraŭ devas ĉiam observi la objekton. Ĉar ĝi ankoraŭ movas en fiksa areo, ĝi estas klasifikita kiel Sekura.

En la 5-a de majo, 201█, pro nesciita speciala kaŭzo la objekto ribelis kaj foriĝis de la originala areo, rapide movante norden; la plej alta rapideco observita estis 50 70 kilometroj po horo. Xu raportis la nenormalan konduton al la Fondaĵo tuj post trovado. Konsiderinte multajn faktorojn, la Fondaĵo provizore klasifikis la objekton kiel Ketera.
La Fondaĵo tuj sendis grupon bari ĝin, sed malsukcesis (vidu la registron de Baradoj).

Barado 1-1

Trakto: Per pafiloj al la objekto.
Efiko: La kugloj flugis tra la fendojn de la ostoj. Ĉar la skeletoj malmoliĝis sub la grundo, ili ne havis grandan efikon kvankam iuj trafis la objekton.
Rezulto: Malsukcese.
Notoj: Evidente, pafiloj ne estas efikaj. Ni devas anstataŭigi ĝin per io kun pli granda amplekso.

Barado 1-2

Trakto: Per pafaĵoj al la objekto.
Efiko: Kiam la pafaĵoj ankoraŭ flugis en la ĉielo, la objekto sur la punkto de falo dispartiĝis, forigante de la amplekso de eksplodo. Kvankam malmulta parto de la objekto ŝanĝis sian vojon, la rapideco de la objekto neniam reduktiĝis; anstataŭe post la atako, la rapideco pliiĝis evidente.
Rezulto: Malsukcese.
Notoj: Laŭ ĉi tio, ankaŭ la armiloj kun malgranda eksplodo estas ne efikaj, kaj rimarkeble ili havas rigora disciplino. Ŝajnas, ke ni trovu pli efikajn armilojn.

Intervjuo 2-1

Intervjuato: SCP-EO-142-1
Intervjuanto: Xu
Antaŭparolo: Rompinte Baradon 1-2, sur la vojo la objekto restadis por momento.
<Registro Komenciĝas>
Xu: Saluton, SCP-EO-142-1.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Kial vi forkuris, de la komenca loko?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Do kial! Mi bezonas pli precizan respondon!
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Diru! La respondon bezonas ne nur mi! Ankaŭ multaj homoj.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Diru! Ne ŝanĝu la temon!
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Marŝi? He, haltiĝu!
<Registro Finiĝas>
Notoj: La kaŭzo, kial la objekto rompis la entenon, ankoraŭ estas nesciita. La Fondaĵo faros pli multe da intervjuoj por akiri la veran kaŭzon pri ilia entenrompo.
Mi devas scii la kaŭzon, kiu estas rilata al la sekureco de la mondo! Malgraŭ la risko de morto, mi jam havas tian konscion ekde mia membriĝo al la Fondaĵo. —Xu

Barado 1-3

Trakto: Per grand-kalibraj pafilegoj.
Efiko: Tuto da pafilegoj paneis. Tamen, kiam teknikistoj de la Fondaĵo enketis pri la perturboj, neniu estis trovita; kiam ili ne uzatis por bari la objekton, ili ankoraŭ funkciis normale.
Rezulto: Malsukcese.
Notoj: Sendube, ĉi tio estas ĝena problemo. Eble ni povas fari nenion; la nura afero ebla estas evakuigi la popolon en la areo, apud kiu ili migros.

Barado 2-1

Antaŭparolo: Kiam estis observite, ke la objekto ĉirkaŭiris ĉe rivero, Esploristo Xu decidis fosi tranĉeon por bari la objekton.
Trakto: En la migra vojo de la objekto, fosi tranĉeon longan je 679█ metroj, larĝan je 2█ metroj, kaj profundan je 5█ metroj.
Efiko: La objekto momente malakceliĝis kiam ili trovis la tranĉeon, poste tuj akceliĝonte; la rapideco pliiĝis ĝis 14█ kilometroj po horo. Venante al la tranĉeon, ĉiuj facile transiĝis per salto.
Alaĵo: Post transiĝo, en la objekto aperis "malrapida periodo" de █ horoj; dum la periodo, la plej alta rapideco observita estas nur █ kilometroj po horo.
Rezulto: Malsukcese, sed kontentige.
Notoj: Fek, damne semdube, la barado estas efika, sed komparate kun la kosto, ŝajne ĝi efikas malmulte. Komence ili akcelis sin neimageble. Sed post la transiĝo, ŝajne ili… laciĝis?

Intervjuo 2-2

Intervjuato: SCP-EO-142-1
Intervjuato: Xu
Antaŭparolo: Post rompi Baradon 2-1, sur la vojo la objekto restadis por momento.
<Registro Komenciĝas>
Xu: Saluton, SCP-EO-142-1.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Kial vi estas tiom malrapidaj?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Laciĝis? Mortintoj ankoraŭ povas laciĝi? Kaj… Kial la akceliĝo de ĉevaloj estas rilataj kun rajdantoj?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Sed kia rilato estas inter ĉi tio kaj via restado post la akceliĝo?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Nu, do portempe ne diskutu pri tiu demando. Jen la antaŭa demando, kial vi forkuris?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Vi povas ne doni al mi respondon, sed la mondo bezonas respondon.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Ho, malsaĝa ideo.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Mi povas respondeci!
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Mi, esploristo de la Fondaĵo SCP, ĉi tie garantias, ke mi povas respondeci pri ĉi tiu misio.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: La Fondaĵo estas la fina fronto de la mondo, ne nur de Ĉinio.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Mia penso neniam ŝanĝiĝas!
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Mia penso ne ŝanĝiĝas, anstataŭe la limo de mia penso grandiĝis, kie estas mondo anstataŭ nur lando.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Pri la misio mi neniom pentas.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Nur pro ĉi tio?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Nu, eĉ niaj pensaroj estas similaj, kaj mi ankaŭ komprenas vin. Sed via konduto…
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Nu, nur neniom penti estas bone.
<Registro Finiĝas>
Notoj: La kaŭzo de la entenrompo jam estas trovita. Se ni komencus de ĉi tiu flanko, efika plano povus esti trovita.

Barado 2-2

Trakto: Sur la migra vojo de la objekto, fosi tranĉeon, longan je 12█ metroj, larĝan 5█ metroj, kaj profundan je 5█ metroj.
Efiko: Post kiam la objekto trovis la tranĉeon, ili evidente malakceliĝis kaj haltiĝis antaŭ la tranĉeo. Simple observinte la tranĉeon, SCP-EO-142-1 donis ordonon ĉirkaŭiri.
Rezulto: Malsukcese.
Notoj: Fek.

Barado 2-3

Trakto: Sur la migra vojo de la objekto, fosi tranĉeon, longan je 1732█ metroj, larĝan je 7█ metroj, kaj profundan je 6█ metroj.
Efiko: Trovinte la tranĉeon, la objekto evidente malakceliĝis kaj haltiĝis antaŭ la tranĉeo. Simple observinte, SCP-EO-142-1 donis komandon ĉirkaŭiri. Post longa tempo, la objekto ĉirkaŭiris post la tranĉeon.
Rezulto: Malsukcese, sed kontentige.
Notoj: Eble ni sukcesis, sed la efikeco de la metodo ja estas tro malalta. Ni devas rapide trovi alian metodon.

Intervjuo 2-3

Intervjuato: SCP-EO-142-1
Intervjuato: Xu
Antaŭparolo: Post kiam la objekto rompis Baradon 2-3, ili restadis longtempe. Sekve SCP-EO-142-1 aktive kontaktis la Fondaĵon kaj postulis komunikon kun Esploristo Xu.
<Registro Komenciĝas>
Xu: Kiel vi fartas hodiaŭ? Tiel aktive?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Nu? Vi eĉ povas heziti?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Eble… Ja la reviviĝo de mortintoj estas sufiĉe nenormala.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Bone, mi atente aŭskultos.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Ĉu kompreni?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Ĉu vi bezonus detalan priparolon pri la historio de la mondo?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
(Ene de postaj █ horoj, Xu daŭris priskribi la historion de Ĉinio post la orienta Han-dinastio kaj tiujn de aliaj civilizacioj. Dume, SCP-EO-142-1 ne havis parolon, kaj aŭskultis de komenco ĝis fino.)
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Jes, eĉ kun turmenta destino, Ĉinio ankoraŭ ekzistas kaj amikiĝis kun antaŭaj malamikoj.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: (Silente por momento) Eble, ĉar la ĉefa tendenco de la mondo estas paco. Neniu deziras senkaŭzan konflikton. Ĉinio montras sin pace al oni.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Jes, kiom kutimaj vortoj, kiujn mi diris al vi ĵus kiam vi revenis al la mondo.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Certe, io estas komprenita nur per spertoj.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Trankviliĝu. Nun Ĉinio povas protekti sin. Ŝi montras sin pace al oni, sed mi neniam diras, ke ŝi estas malbrava.
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Ki… Kio?
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Sed…
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
Xu: Vere… Vi vere iros…
SCP-EO-142-1: [NEREKONEBLA]
(Dirinte tion, SCP-EO-142-1 revenis inter la objekton, krionte la sloganon. La objekto kuris al la Gobia Dezerto, kaj levis sablerojn per ĉevalhufoj.
<Registro Finiĝas>
Notoj: La objekto malaperis de tiam. Per detekto la objekto estis trovitaj sub la grundo en la Gobia Dezerto. Estas trovite, ke ĉiuj konservas regulan pozon laŭvice ███ metrojn sub la tero. Laŭ la konjekto, la objekto jam perdis la nenormalecon, tial reklasifikite al Neŭtraligita.

Laŭ peto de Esploristo Xu, kun la permeso de la Etika Komitato, ĉiujare en la Qingming-epoko, Xu vizitas la Gobian Dezerton kun la akompano de grupo.

Jen poemo verkita de Esploristo Xu por la objekto.

乂北胡之禍兮,軍麾蕩颺。

De l' norda naci' la fatalaĵon paciginte,
Kun la flirtanta standard' estas vi.

離末殃之眚兮,神傳貽芳。

De l' finaj jaroj la katastrofon suferinte,
Kun la delonge estanta spirit' estas vi.

嚴祗亮兮熙炎黃。
Kun serioz' kaj solen' asistante,
Por defendi Ĉinion estas vi.

弼伯圭之旃兮,身葬朔方。
De moŝta Bogui la ŝtaton asistante,
En la nord' enterigitaj estas vi.

魂複君恒幹兮,氣沛昊蒼。
Denove al viaj korpoj reveninte,
Al la ĉiel' la animo flugis.

浚明簡兮撫銜觴。
Pro via respekt', diligent', kaj honest',
La vinujon palpanta estas mi.

申風浩浩,常鎮國疆。
La vento ripetanta foje-refoje,
Ĉiutempe la landon gardas vi.

塵燾漠漠,永守遐昌。
La sablo kovranta sur la dezert',
Ĉiam la prosperon gardas vi.

北辰邈兮衛瓚王。
Eĉ malproksima estas la polusa stel',
Do Reĝon Zan gardu oni.

四虛穆穆,志酬家邦。
En la mondo silenta,
La patrion repagi decidas vi.

太浩朗朗,威貫莽荒。
Sub la ĉielo vasta,
Sovaĝejon trairas la son' el vi.

春秋易兮古杳茫。
Kiel la tempo ŝanĝiĝis,
La pasintec' svagiĝas al ni.

往來玄同,虛劫改度。
Samiĝas la ĉiutemp',
Sen la fin' la fatal' estas iranta.

哀先時之鰥溷兮,惟英雄之曛暮。
Pri l' estinta mizero malĝojante,
Mi pripensas, kiel maljuna la hero' iĝas.

懷日月之無涯兮,嗟生死之危怖。
Pri la senfinaj tagoj meditante,
Mi pripensas, kiel timinda la destin' estas.

今表悲涕,誠朗斯賦。
Nun la malĝojecon esprimante,
Sincere la poemon mi legas.

Footnotes
. Militistaro de Gongsun Zan, kiu rezistis kontraŭ alilandaj armeoj en la nordo de Ĉinio kaj venkiĝis kontraŭ Yuan Shao en la Batalo de Jieqiao en la interna milito de la orienta Han-dinastio.
. Ĉar la lingvo de la objekto estas nekonata kaj tial ne povas esti tradukita al vortoj. Tial la enhavoj tute estas anstataŭigita per [NEREKONEBLA].
Unless otherwise stated, the content of this page is licensed under Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License
Click here to edit contents of this page.
Click here to toggle editing of individual sections of the page (if possible). Watch headings for an "edit" link when available.
Append content without editing the whole page source.
Check out how this page has evolved in the past.
If you want to discuss contents of this page - this is the easiest way to do it.
View and manage file attachments for this page.
A few useful tools to manage this Site.
Change the name (also URL address, possibly the category) of the page.
View wiki source for this page without editing.
View/set parent page (used for creating breadcrumbs and structured layout).
Notify administrators if there is objectionable content in this page.
Something does not work as expected? Find out what you can do.
General Wikidot.com documentation and help section.
Wikidot.com Terms of Service - what you can, what you should not etc.
Wikidot.com Privacy Policy.

AltStyle によって変換されたページ (->オリジナル) /