SCP-1922-J
rating: +1
scp1922j-1.jpg

Rekomendata ago kiam renkonti SCP-1922-J-on

Objekta N-ro: SCP-1922-J

Objekta Klaso: Primitiva

Specialaj Entenaj Procedoj: Igu nin unuiĝi en la finado de tiu ĉi barbara sistemo de registaro. Tuta personaro devas kune kuniĝi kaj renversi la tiranan burĝaron. Personaro devas ne esti mistifikataj de trompaĵoj de kapitalistoj. La Movebla Operaca Trupo Omega-15 "Kamaradoj" jam estas taskita por kunvenigi la proletaron al laborsindikato. Tuta personaro, kiuj estas malkovrataj kunlabori kun subtenantoj de SCP-1922-J, estos sendataj al Gulago-19.Ĵuro fini la tiranecon de la dolar-avidaj limakoj de Usono devas esti deklamata ĉiutage.

scp1922j-2.jpg

Nia glora gvidanto, O5-1, estas instruanta membron de personaro pri la kulpo de SCP-1922-J

Priskribo: SCP-1922-J estas malforta kapitalisma sistemo daŭrigata de la avaraj okcidentaj oligarkoj. Ĝi volas intenci sklavigi la ordinarajn laboristojn per la dogmaro de SCP-1922-J-1, kaj senposedigi la fruktojn de ilia laborado

SCP-1922-J konsistas el libera merkat-ekonomia sistemo kun tro malmulta interveno de registaro. SCP-1922-J kaŭzas disiĝon inter la super-klaso kaj sub-klaso, tion Usonaj hundoj uzas por iliaj diversaj kulpoj. Esploristoj estas konkludinta, ke tiu ĉi sistemo estas ilo uzata de kapitalismaj hundoj regi la publikojn por iliaj personaj profitoj per la manipulado de publika penso pri iliaj personaj ideologioj de konsumismo kaj liberalismo, tiel ke ili devigas la filinojn de la proletaro prostituitiniĝi, kaj trinkas la sangon de infanoj.

SCP-1922-J-1 [DATENOJ FORIGITAJ] estas nomigita kiel la "Opio de la Amasoj".

Alaĵo SCP-1922-J: De nun, nia glora organizo estos nomata kiel la Unio de Sekurigaj, Entenaj kaj Protektaj Socialismaj Respublikoj the Union of Secured, Contained and Protected Socialist Republics . - Superrigardanto de la USCPSR, la Plej Granda Kamarado N-ro 1

Footnotes
. Piednoto de tradukinto: Vortoj sub la pentraĵo estas: "Popoloj de la Mondo ne volas ripeti katastrofojn de milito.—— J.Stalin"
. Piednoto de tradukinto: Vortoj sur la volva papero estas: "Nord-atlantika Pakto"
. Piednoto de tradukinto: Koncentrejo de la USSR.
. Piedfoto de tradukinto: Vortoj sub la pentraĵo estas: "Kareso de Stalino brilas al la futuro de niaj infanoj! "
Unless otherwise stated, the content of this page is licensed under Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License
Click here to edit contents of this page.
Click here to toggle editing of individual sections of the page (if possible). Watch headings for an "edit" link when available.
Append content without editing the whole page source.
Check out how this page has evolved in the past.
If you want to discuss contents of this page - this is the easiest way to do it.
View and manage file attachments for this page.
A few useful tools to manage this Site.
Change the name (also URL address, possibly the category) of the page.
View wiki source for this page without editing.
View/set parent page (used for creating breadcrumbs and structured layout).
Notify administrators if there is objectionable content in this page.
Something does not work as expected? Find out what you can do.
General Wikidot.com documentation and help section.
Wikidot.com Terms of Service - what you can, what you should not etc.
Wikidot.com Privacy Policy.

AltStyle によって変換されたページ (->オリジナル) /