Objekta N-ro: SCP-055
Objekta Klaso: Ketera
Specialaj Entenaj Procedoj: Objekto estas tenata ene de kvin (5) ×ばつ kvin (5) ×ばつ du (2) komo kvin (2,5) metra kvadrata ĉambro konstruita el cemento (kvindek (50) centimetra dikeco), kun Farado-kaĝo ĉirkaŭanta la cementajn murojn. Enirejo estas tra peza entena pordo mezuri du (2) ×ばつ du komo kvin (2,5) metrojn, kiu pordo estas konstruita sur lagroj por garantii sin fermi kaj ŝlosi aŭtomate krom se teni malfermi intence. Sekurigaj gardistoj ne devas esti sendata ekster ĉambron de SCP-055. Estas plu proponita, ke ĉiu dungitaro konservanta aŭ studanta aliajn SCP-objektojn en la najbaraĵo provu konservi almenaŭ kvindek (50) metrajn distancojn de la geometria centro de la ĉambro se nur tio ĉi estas racie praktika.
Priskribo: SCP-055 estas "sin-tenanta sekreto" aŭ "malmemeo". Ne nur informo pri fizika aspekto de SCP-055, ankaŭ ĝia naturo, konduto, kaj origino eatas sin-sekretigantaj. Estas klarigende:
- Kiel Situo-19 origine akiris SCP-055-n, estas nesciate.
- Kiam SCP-055 estas akirita, kaj de kiu, estas nesciate.
- Fizika aspekto de SCP-005 eatas nesciata. Ĝi ne estas nepriskribebla, kaj nevidebla: individuoj estas perfekte kapablaj eniĝi en entenejon de SCP-055 kaj observi ĝin, fari mensajn kaj skribajn notojn, fari skizojn, foti fotografaĵojn, kaj eĉ fari aŭdaĵajn/filmetajn notojn. Multe da notoj de tiaj ĉi observoj estas en arkivo. Tamen baldaŭ informo pri fizika aspekto de SCP-055 "likas" eksteren de homa menso post tia ĉi observo. Individuoj taskita priskribi SCP-055-n trovas iliajn mensojn malklariĝanta kaj perdi al la tasko intereson; individuoj taskitaj skizi kopiaĵon de fotografaĵo de SCP-055 estas nekapabla memori, kio la fotografaĵo ŝajnas kiel, kvankam esploristoj superrigardas tiujn testojn. Sekuriga dungitaro, kiuj estas observinta SCP-055-n per fermata-cirkvitaj televiziaj fotografiloj, laciĝas post plena alterno kaj efektive perdas la memoron pri la eventoj de la antaŭaj horoj.
- Kiu sankciis la konstruadon de entena ĉambro de SCP-055, kial ĝi estis konstruata per tiu ĉi metodo, kaj kio la celo de la priskribata Entenaj Procedoj eble estas, ĉio estas nesciate.
- Kvankam entenejo de SCP-055 estas facile enigebla, ĉiuj dungitaro en Situo-19 proklamas ne sciojn de ekzisto de SCP-055 kiam estis demandita.
Kaŭzonte grandan nombron da konsterno, tutaj tiuj ĉi faktoj estas periode remalkovrata, ordinare de harzadaj legantoj de tiu ĉi arkivo. Tiu ĉi stato de aflikto maksimume daŭras minutoj, antaŭ la aĵo estas simple forgesanta.
Granda nombro da scienca datumo estas notita el SCP-055, sed ne povas esti studata.
Almenaŭ unu provo estas farita por destrui SCP-055-n, aŭ eble movi ĝin de entenado en Situo-19 al alia situo. Tio ĉi trafis fiaksojn pro kialoj nesciataj.
SCP-055 eblas kaŭzi seriozan fizikan minacon kaj fakte eblas esti mortiginta centkelkan dungitaron, kaj ni ne scius ĝin. Certe ĝi kaŭzis gigantan memetikan/mensan minacon, tial ĝia klasigo de Ketero.
Dokumento #055-1: Analizo de SCP-055
La aŭtoro prezentis la hipotezon, ke SCP-055 neniam estis forme akirita de ████████████ ████████ kaj fakte esti aŭtonoma kaj fore-komandata agento, enigita al en Situo-19 de nekonfirmata tria flanko por unu aŭ tuto de la jenaj celoj:
- silente observi, aŭ interveni en, aktivadoj en Site-19
- silente observi, aŭ interveni en, aktivadoj en aliaj SCP-lokoj
- silente observi, aŭ interveni en, aktivadoj de homaro tutmonda
- silente observi, aŭ interveni en, aliaj SCP-objektoj
- silente observi, aŭ interveni en, ████████████
Ne ago kontraŭ iuj ajn eblaj minacoj estas proponita, aŭ fakte, teorie probabla.
Alaĵo A:
He, se tiu ĉi aĵo vere estas "malmemeo", kial la fakto, ke ĝi estas "malmemeo", ne viŝiĝas? Ial ni devas esti malprava pri tio. Atendu unu minuto, Kion vi farus, se ni insistus notojn pri kio ĝi ne estas? Ĉu ni memorus tion? Bartholomew Hughes, NSA
Dokumento #055-2: Raporto de D-ro John Marachek
Enketa grupo #19-055-127BXE estis sukcese kapabla eniĝi en entenjeon de SCP-055 kaj determini la aspekton, kaj la naturon de la objekto en iu grado. Notoj estis notita laŭ la projekto metodologio (vidu ████████████), post kiam la entenejo estis hermetikigita denove.
Jen ekstrakto de trakopio de raporto de dungitaro:
D-ro Hughes: Bone, nun mi bezonos demandi al vi kelkajn demandojn pri nombro 55.
███████: Nombro kio?
D-ro Hughes: SCP-objekto 55. La objekto, kion vi ĵus ekzamezis.
███████: Ĥm, Mi ne scias, pri kio vi parolas. Mi ne pensas, ke mi havas 55-n.
D-ro Hughes: Bone, do, ███████, Mi volus vin diras al mi, kion vi estas farinta por la lastaj du horoj.
███████: Kio? Mi… <subjekto aspektas malkomforta> … Mi ne scias.
D-ro Hughes: Bone, do, ĉu vi memoras, ke ni ĉiuj konsentis, ke ĝi ne estis globa?
███████: Tio ne estis kio… Ho! Pravas! Tute ĝi ne estas ronda! Objekto 55 ne estas ronda!
D-ro Hughes: Do nun vi rememoras ĝin?
███████: Bone, ne. Mi signifas, ke mi ne scias kio ĝi estas, sed mi scias, ke tie estas io. Ĝi estas io vi ne povas rememori. Kaj ĝi ne estas globo.
Dr. Hughes: Atendu unu minuto. Kio ne estas globo?
███████: Objekto 55.
Dr. Hughes: Objekto kio?
███████: D-ro, ĉu vi memoras konsenti ke ion ne estis formita kiel globo?
D-ro Hughes: Ho, pravas!
Ŝajnas, ke estas ebla memori tion, kio SCP-055 ne estas (neoj de fakto) kaj ripete dedukti ĝian ekziston el liaj memoroj.
Dungitaro rilatigita en Enketo #19-055-127BXE raportis mezajn nivelojn da malorientiĝo kaj psikologian vundon koncerne kun cikloj de ripetita memoro kaj forgeso de SCP-055. Tamen ne longatempa konduta aŭ sana problemoj estis observitaj, kaj psikaj taksoj de enketa dungitaro montris samajn raportojn de tiu ĉi doloro kuntempe malaperi iom post iom.
Rekomendoj: Eble estas farinda sendi al ĉiu ajn grava situo almenaŭ unu oficia membro kapabla memori la ekziston de SCP-055.