Registro de Nenormalaj Objektoj - EO
rating: +9

Antaŭparolo: La Esperanto-Filio de la Fondaĵo SCP jam malkovris konsiderindan kvanton da objektoj, kio estas simple tro senutilaj por meriti plian atenton. Tiu dokumento listigas tiujn objektojn, kio instigis scivolon. Ĝi eble estos uzata kiel rimedo, se kono de tiuj objektoj fariĝos utila aŭ necesa estontece.
– D-ro █████ █████, Estro de Esploro, Situo ██-EO

Objekta Priskribo: Bronza statuo de L. L. Zamenhof. Kiam la objekto estas fizike kontaktita, neidentigita vira voĉo krios "Ĉiuj por la Fina Venko".
Reakira Dato: 12-15-2019
Reakira Loko: ████████, Pollando
Nuna Kondiĉo: En konservado.

Objekta Priskribo: Kristnaska arbo kies folioj ruĝiĝas en la 25-a de Decembro.
Reakira Dato: 12-25-2021
Reakira Loko: ██████, Rusio
Nuna Kondiĉo: En konservado.

Objekta Priskribo: ██ kondomoj etikeditaj kiel "-in". Korekte porti la objekton kaŭzas tujan malaperon de vira seksorgano.
Reakira Dato: ██-██-████
Reakira Loko: [REDAKTITA]
Nuna Kondiĉo: Konservate en Situo [DATENOJ FORIGITAJ]-EO.
Notoj: Bedaŭrinde ne estas "-iĉ" kondomoj.

Objekta Priskribo: Homformaj intelektaj vivaĵoj kiel krokodiloj. Kiam personaro parolas al ili, ili ĉiam ripete respondas "saluton" per malsamaj tonoj. Laŭ konjekto, eble tio ĉi estas ilia denaska lingvo.
Reakira Dato: ██-██-████
Reakira Loko: [DATENOJ FORIGITAJ]
Nuna Kondiĉo: Kunvenante en [REDAKTITA], sub gvatado de la Fondaĵo.
Notoj: Monstre. Ĉu ne?

Objekta Priskribo: Ekzemplero de la Unua Libro. Ajna vortero ekster la vortaro de la Unua Libro ne povas esti uzata en ĝia priskribo. Estas nesciate, ĉu propraj nomoj estas esceptoj.
Ekhava Tago: ██-██-████
Ekhava Loko: [VORTOJ FORIGITAJ]
Nuna Kondiĉo: En konservado.
Aldono: Malaminda devenisto.

Objekta Priskribo: Amorfa dudimensia vivaĵo, kiu nur povas vivi sur ekrano. La objekto estas neobservebla en la kondiĉo, ke observanto ne vestas okulvitrojn. Sed se observanta, observanto neinhibicieble rigardos ĝin kiel sia amato, kaj tial elspezos ĉion por ĝi, inklude de [REDAKTITA].
Reakira Dato: ██-██-2020
Reakira Loko: ████, Japanio
Nuna Kondiĉo: Entenate sur la ekrano de unu komputilo, Situo-██-EO
Notoj: [VORTAĈOJ FORVIŜITAJ], ĉu ĉiuj vivaĵoj estas viaj edzinoj?
Ŝin mi eterne amas.— D-ro Wang

Objekta Priskribo: Homformaj individuoj kun samaj uniformoj, kies cerboj estas anstataŭigitaj per mikrokomputiloj. Kaj nedemeteblaj maskoj estas metita sur iliaj vizaĝoj. Ĉiam ajn, senkonscie ili ĉiel faras ĉian laboradon, eĉ kiam tiu laborado estas fatala. La ago estas nehaltebla, eĉ se personaro uzus [DATENOJ FORIGITAJ].
Reakira Dato: 05-01-████
Reakira Loko: Rubejo apud la kompanio [REDAKTITA], █████
Nuna Kondiĉo: Entenate en Situo-██-EO
Alaĵo:

D-ro: Kial vi tiel faras?
Individuo: Donu al mi laboron aŭ donu al mi morton!

Objektopriskribo: Artikolparagrafo kun nenormalmemeo. Influato eraropinios, ke li tutscias Esperantvortfaradon, kaj intencos multe da artikolskribadado per la vortfarado.
Reakirdato: 03-11-████
Reakirloko: Iu Esperantlernoretejo
Nunkondiĉo: Entenate ensituo-██-EO-e
Notoj: Mi tutsciverŝajnas.

Unless otherwise stated, the content of this page is licensed under Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License
Click here to edit contents of this page.
Click here to toggle editing of individual sections of the page (if possible). Watch headings for an "edit" link when available.
Append content without editing the whole page source.
Check out how this page has evolved in the past.
If you want to discuss contents of this page - this is the easiest way to do it.
View and manage file attachments for this page.
A few useful tools to manage this Site.
Change the name (also URL address, possibly the category) of the page.
View wiki source for this page without editing.
View/set parent page (used for creating breadcrumbs and structured layout).
Notify administrators if there is objectionable content in this page.
Something does not work as expected? Find out what you can do.
General Wikidot.com documentation and help section.
Wikidot.com Terms of Service - what you can, what you should not etc.
Wikidot.com Privacy Policy.

AltStyle によって変換されたページ (->オリジナル) /