Hejmo de GNU / Pri GNU / Historio de GNU /

Tiu ĉi estas traduko de originala paĝo en la angla.

La GNU-a Manifesto

La GNU-a Manifesto (kiu aperas malsupre) estis skribita de Richard Stallman en 1985 por peti subtenon por disvolvi la GNU-operaciumon. Parto de la teksto estis prenita el la originala 1983-a anonco. Tra 1987 ĝi estis iomete ĝisdatigita por klarigi evoluojn; ekde tiam, ŝajne plej bonas lasi ĝin senŝanĝa.

Ekde tiu tempo, ni lernis pri iuj kutimaj miskomprenoj, kiujn aliaj vortoj povus helpi eviti. Piednotoj aldonitaj ekde 1993 povas helpi klarigi tiujn aferojn.

Se vi volas instali la GNU/Linuksan sistemon, ni rekomendas al vi uzi unu el la plene liberprogramaj GNU/Linuksaj distribuoj. Por scii kiel kontribui vidu gnu.org/help.

La GNU-Projekto estas parto de la Liberprograma Movado, kampanjo por la libereco por programuzantoj. Estas eraro kunigi GNU kun la termino «malfermitkoda» —tiu termino estis kreita en 1998 de homoj, kiuj malkonsentas pri la etikaj valoroj de la liberprograma movado. Ili uzas ĝin por propagandi senmoralan agmanieron al la sama kampo.


Kio estas GNU? GNU Ne estas Unikso!

GNU, kiu signifas GNU Ne estas Unikso, estas la nomo de la tuta Uniks-kongrua operaciumo, kiun mi skribas, por libere doni ĝin al ĉiuj, kiuj povas uzi ĝin [1]. Kelkaj aliaj volontuloj helpas min. Kontribuoj de tempo, mono, programoj kaj aparatoj estas bezonataj.

Ĝis nun ni havas Emacs-teksredaktilon kun Lisp por skribi redaktkomandojn, fontnivelan erarserĉilon, yacc-kongruan generilon de sintaksa analizilo, bindilon kaj ĉirkaŭ 35 utilaĵojn. Ŝelo (komanda interpretilo) estas preskaŭ finita. Nova portebla kaj optimumiganta C-kompililo kompilis sin mem kaj povus esti eldonita ĉi-jare. Komenca kerno ekzistas, sed multaj pli funkcioj estas bezonataj por imiti Unikson. Kiam la kerno kaj kompililo estos finitaj, eblos distribui GNU-sistemon taŭgan por programado. Ni uzos TeX kiel nia teksta formatilo, sed ni laboras pri versio de nroff. Ni ankaŭ uzos la liberan kaj porteblan X-fenestrosistemon. Post tio ni aldonos porteblan Common Lips, ludon similan al Empire, kalkultabelon kaj centon da aliaj aferoj, kune kun enreta dokumentaro. Ni esperas fine provizi ĉiujn utilaĵojn, kiujn kutime Uniksa sistemo enhavas, kaj pli.

GNU povos ruli Uniks-programojn, sed ĝi ne estos identa kun Unikso. Ni plibonigos ĉion, kio oportunas, surbaze de nia sperto kun aliaj operaciumoj. Specife ni planas havi pli longajn dosiernomojn, nombrojn de dosierversioj, dosiersistemon rezistan al paneo, kompletigon de dosiernomo eble, vidigan subtenon sendependan de la terminalo kaj eble poste Lisp-bazitan fenestran sistemon per kiu pluraj Lisp-programoj kaj ordinaraj Uniks-programoj povos kunhavigi ekranon. Kaj C kaj Lisp disponeblos kiel sistemaj programlingvoj. Ni klopodos subteni UUCP, MIT Chaosnet kaj Interretaj protokoloj por komunikado.

La unua celo de GNU estas la maŝinoj de la 68000/16000 familio kun virtuala memoro, ĉar ĝi plej facile povos ruli sur ili. La aldonan klopodon por ruligi ĝin en pli malgrandaj maŝinoj devos fari iu, kiu volas uzi ĝin en ili.

Por eviti teruran konfuzon bonvolu prononcu la g de la vorto «GNU», kiam ĝi estas la nomo de ĉi tiu projekto.

Kial mi devas skribi GNU

Mi konsideras, ke la ora regulo postulas, ke se mi ŝatas programon, mi devas kunhavi ĝin kun aliaj homoj, kiuj ĝin ŝatas. La vendantoj de programoj volas disigi la uzantojn kaj domini ilin, por ke ĉiu uzanto akceptu ne kunhavi kun aliaj. Mi rifuzas rompi la solidarecon kun aliaj uzantoj tiel. Mi ne povas kun bona konscienco subskribi interkonsenton pri konfidenceco aŭ programan interkonsenton pri uzado. Dum jaroj mi laboris en la Laboratorio de Artefarita Intelekto por rezisti tiujn tendencojn kaj aliajn malĝentilaĵojn, sed fine ili iris tro malfermen: mi ne povis resti en institucio, kie tiaj aferoj estas faritaj kontraŭ mia volo.

Por ke mi plu povu uzi komputilojn sen malhonoro, mi decidis grupigi sufiĉe da liberaj programoj, por ke mi povu vivi sen iu ajn mallibera programo. Mi forlasis la AI-Laboratorion por nei al MIT ajnan juran pretekston por malhelpi al mi donaci GNU [2].

Kial GNU estos kongrua kun Unikso

Unikso ne estas mia ideala sistemo, sed ĝi ne tro malbonas. La esencaj funkcioj de Unikso ŝajnas esti bonaj, kaj mi pensas, ke mi povas fari tion, kio mankas en Unikso, sen fuŝi ilin. Kaj por multaj aliaj homoj estus konvene adopti sistemon kongruan kun Unikso.

Kiel GNU disponeblos

GNU ne estas publika havaĵo. Ĉiu rajtos modifi kaj redistribui GNU, sed neniu distribuanto rajtos limigi ĝian pluan redistribuadon. Tio estas, malliberaj modifoj ne estos permesataj. Mi volas certigi, ke ĉiuj versioj de GNU restu liberaj.

Kial multaj aliaj programistoj volas helpi

Mi trovis multajn aliajn programistojn, kiuj entuziasmas pri GNU kaj volas helpi.

Multaj programistoj malfeliĉas pro la komercigo de sistemaj programoj. Tio povus ebligi al ili gajni pli da mono, sed devigas al ili senti sin ĝenerale en konflikto kun aliaj programistoj anstataŭ senti sin kiel kamaradoj. La fundamenta ago de amikeco inter programistoj estas la kunhavado de programoj; merkataj akordoj nune kutime uzitaj esence malpermesas al programistoj amike trakti la aliulojn. La aĉetanto de programoj devas elekti inter amikeco kaj obei la leĝaron. Nature multaj decidas, ke amikeco pli gravas; sed tiuj, kiuj kredas je la leĝaro ofte ne sentas sin konfortaj kun neniu elekto. Ili iĝas cinikaj kaj pensas, ke programado estas nur maniero gajni monon.

Laborante sur kaj uzante GNU-on anstataŭ malliberaj programoj, ni povas estas gastemaj por ĉiuj kaj obei la leĝaron. Aldone, GNU servas kiel ekzemplo por inspiri kaj kiel standardo por kunvenigi aliajn por aliĝi al ni kunhavante. Ĉi tio povas doni al ni senton de harmonio, kiu estas neebla, se ni uzas programaron, kiu ne estas libera. Por proksimume duono de la programistoj, kun kiuj mi parolas, tio estas grava feliĉo, kiun mono ne povas anstataŭi.

Kiel vi povas kontribui

(Nuntempe, por programadaj taskoj, kiujn vi povas fari, vidu Listo de tre prioritataj projektoj kaj la Listo GNU Help Wanted, la ĝeneralan taskoliston por programaj pakoj de GNU. Por aliaj manieroj helpi, vidu la gvidilon por helpi la GNU-operaciumon.)

Mi petas al komputilfabrikistoj donacojn de maŝinoj kaj mono. Mi petas al individuoj donacojn de programoj kaj laboron.

Sekvo, kiun vi povas atendi, se vi donacas maŝinojn, estas, ke baldaŭ GNU rulos en ili. La maŝinoj verŝajne iĝos kompletaj, uzeblaj sistemoj, aprobitaj por uzado en loĝareoj kaj ne bezonas komplikan malvarmigon aŭ povumon.

Mi trovis multajn programistojn, kiuj deziris partatempe kontribui laboron al GNU. Por la plejmulto da projektoj, tiu partotempa distribuita laboro estus tre malfacile kunordigi; la sendependaj skribitaj partoj ne kune funkcius.

Se mi ricevas monajn donacojn, mi povos dungi kelkajn homojn plen- aŭ parttempe. La salajro ne estos granda rilate al la normalo por programistoj, sed mi serĉas homojn, al kiuj pli gravas krei komunuman spiriton ol gajni monon. Mi rigardas tion kiel maniero ebligi al dediĉitaj homoj oferi siajn proprajn energiojn al labori en GNU ŝparante al ili la bezonon vivteni sin alimaniere.

Kial ĉiuj komputiluzantoj profitos

Kiam GNU estos skribita, ĉiuj povos senkoste akiri bonan programarsistemon [3].

Tio signifas multe pli ol nur ŝparigi al ĉiuj la prezon de Uniksa permesilo. Tio signifas, ke multe da la malŝparema duobligo de sistemprogramada peno estos evitita. Tiu peno povos esti uzita por antaŭenigi la teknologion.

Kompletaj sistemaj fontoj disponeblos por ĉiuj. Sekve uzanto, kiu bezonas ŝanĝojn en la sistemo ĉiam povos fari ilin mem, aŭ dungi iun disponeblan programiston aŭ firmaon por fari ilin por li. Uzantoj ne plu suferos pro la malbonvolemo de programisto aŭ firmao, kiu sole povas fari ŝanĝojn kaj posedas la fontojn.

Lernejoj povos disponigi multe pli edukan medion instigante ĉiujn studentojn studi kaj plibonigi la sisteman kodon. La komputillaboratorio de Harvard kutimis havi la politikon, ke neniu programo povis esti instalita en la sistemo, se la fontoj ne estis publike montritaj, kaj vivtenas ĝin rifuzante instali iujn programojn. Mi estis tre inspirita de tio.

Fine la balasto konsideri, kiu posedas la sisteman programaron kaj kion oni rajtas aŭ ne rajtas fari per ĝi, malaperos.

Metodoj por pagigi homojn pro uzado de programo, inkludante licencadon de kopioj, ĉiam kaŭzas grandegan koston al la socio per la maloportunaj mekanismoj necesaj por eltrovi kiom multe (tio estas, kiuj programoj) homo devas pagi. Kaj nur polica ŝtato povas devigi al ĉiuj obei ilin. Konsideru kosmostacion, kie la aero devas esti fabrikita per granda kosto: pagigi al ĉiuj spirantoj laŭ litro da aero povus esti ĝusta, sed porti la mezurantan gasmaskon la tutan tagon kaj la tutan nokton estas netolereble, eĉ se vi povas pagi la aerfakturon. Kaj la televidaj kameraoj ĉie por vidi, ĉu vi iam demetas la maskon, estas skandalaj. Pli bone estas subteni la aerplanton per imposto kaj forĵeti la maskojn.

Kopii ĉion aŭ partojn de la programo estas tiel natura por programisto kiel spiri, kaj ankaŭ estas produktema. Tio devus esti libera.

Iuj facile refuteblaj malkonsentoj kun la celoj de GNU

«Neniu uzos ĝin, se ĝi estas libera, ĉar tio signifas, ke ili ne havos nenian subtenon»
“Vi devas pagigi la programon por pagi la provizadon de subteno”

Se homoj preferus pagi por GNU kaj subtena servo ol ricevi GNU-on senpage sen servo, firmao por provizi nur servon al homoj, kiuj akiris GNU-on senpage, devus esti profitodona [4].

Ni devas distingi inter subteno per reala programada laboro kaj simpla gvidado. La antaŭa estas io, kion oni ne povas fidi de programvendisto. Se via problemo ne estas kunhavata de sufiĉe da homoj, la vendisto ignoros vin.

Se via entrepreno bezonas povi esti subtenata, la sola maniero estas havi ĉiujn fontojn kaj ilojn. Vi povas dungi iun ajn disponeblan homon por solvi vian problemon; vi ne dependas de iu ulo. Per Unikso la prezo de la fontoj igas, ke la plejparto de la firmaoj ne konsideru tion. Per GNU tio facilos. Ankoraŭ eblas, ke ne estu iu kompetenta homo, sed oni ne povas kulpigi tiun problemon al distribuadaj kontraktoj. GNU ne forigas ĉiujn mondajn problemojn, nur iuj el ili.

Dume la uzantoj, kiuj nenion scias pri komputiloj bezonas gvidadon: fari aferojn por ili, kiujn ili povus facile mem fari sed ne scias kiel.

Tiuj servoj povus esti provizitaj de firmaoj, kiuj vendas konsilojn kaj servojn de riparado. Se veras, ke uzantoj preferus elspezi monon kaj akiri produkton kun servado, ili ankaŭ volos aĉeti la servadon senkoste akirinte la produkton. La firmaoj de servado konkuros per kvalito kaj prezoj; uzantoj ne estos ligitaj al iu ajn specifa. Dume tiuj el ni, kiuj ne bezonas la servadon, devus povi uzi la programon sen pagi ĝin.

«Vi ne povas atingi multajn homojn sen reklamoj kaj vi devas pagigi kontraŭ la programo por subteni tion».
«Sensencas reklami programon, kiun homoj povas senkoste akiri»

Estas kelkaj formoj de senkosta aŭ tre malmultekosta reklamado, kiu povas esti uzata por informi multe da komputiluzantoj pri io kiel GNU. Sed ankaŭ povas esti vere, ke oni povas atingi pli da mikrokomputilaj uzatoj per reklamoj. Se tio veras, firmaoj kiuj reklamas la servon kopii kaj sendi per poŝto GNU kontraŭ pago devus esti sufiĉe sukcesaj por pagi ĝian sian reklamadon kaj pli. Tiel nur la uzantoj, kiuj profitas de la reklamoj, pagas ilin.

Aliflanke, se multaj homoj akiras GNU el siaj amikoj kaj tiuj firmaoj ne sukcesas, tio montros, ke reklamado ne vere necesis por disvastigi GNU. Kial defendantoj de la libera merkato ne volas lasi la liberan merkaton decidi tion? [5]

«Mia firmao bezonas malliberan operaciumon por akiri konkurencivan avantaĝon»

GNU forigos la operaciuman programaron el la konkurado. Vi ne povos atingi avantaĝon en ĉi tiu afero, sed nek viaj konkurantoj povos atingi avantaĝon super vi. Vi kaj ili konkuros en aliaj kampoj, dum profitante unu la alian en ĉi tiu kampo. Se via entrepreno vendas operaciumon, vi ne ŝatos GNU, sed tio estas via problemo. Se via entrepreno estas io alia, GNU povas ŝpari al vi proksimiĝi al la multekosta negoco vendi operaciumojn.

Mi ŝatus vidi la GNU-disvolvadon subtenatan de donacoj el multaj fabrikantoj kaj uzantoj, malpliigante la koston al ĉiuj [6]..

«Ĉu la programistoj ne meritas rekompencon pro sia kreiveco?»

Se io meritas rekompencon, tio estas socia kontribuo. Kreivo povas esti socia kontribuo, sed nur kiam la socio povas uzi la rezultojn. Se la programistoj meritas esti rekompencataj pro la kreado de pioniraj programoj, same ili meritas esti punitaj, se ili limigas la uzon de tiuj programoj.

«Ĉu ne bonus, ke programisto povu peti rekompencon pro sia kreivo?»

Ne malbonas voli salajron pro laboro aŭ klopodi maksimumigi vian enspezon, kondiĉe ke vi ne uzas rimedojn, kiuj estas detruaj. Sed la rimedoj kutimaj en la programista branĉo hodiaŭ baziĝas sur detruo.

Elpreni monon el la uzantoj de programo limigante iliajn uzadojn de ĝi estas detrua, ĉar la limigoj reduktas la kvanton kaj la manierojn, per kiuj la programo povas esti uzita. Tio malpliigas la kvanton da riĉeco, kiun la homaro ricevas el la programo. Kiam estas intenca elekto limigi, la damaĝaj sekvoj estas intenca detruo.

La kialo, pro kio bona civitano ne uzas tiajn detruajn rimedojn por iĝi pli riĉa estas, ke se ĉiuj farus tion, ni ĉiuj fariĝus pli malriĉaj pro la reciproka detruemo. Tio estas Kantiana etiko; aŭ la Ora Regulo. Ĉar mi ne ŝatas la sekvojn, kiuj okazas, se ĉiuj amasigas informojn, mi estas postulata konsideri malĝusta, ke oni faru tion. Specife la deziro esti rekompencita pro via kreivo ne pravigas senigi la mondon ĝenerale je ĉio aŭ je parto de tiu kreivo.

«Ĉu la programistoj malsatos?»

Mi povus respondi, ke neniu estas devigita esti programisto. La plejmulto el ni ne sukcesas ricevi monon starante sur la strato kaj farante grimacojn. Sed ni ne estas, sekve, kondamnitaj pasigi niajn vivojn starante sur la strato farante grimacojn kaj mortante pro malsato. Ni faras alian aferon.

Sed tio estas la malĝusta respondo, ĉar ĝi akceptas la implicita supozo de la demandanto: ke sen proprieto de programo programistoj ne povas esti pagita eĉ monero. Supozeble estas ĉio aŭ nenio.

La vera kialo, kial programistoj ne malsatos estas, ke ankoraŭ eblos al ili ricevi monon pro programado; nur ke ili ne estos pagitaj tiel multe tiam.

Limigi la kopiadon ne estas la sola bazo por entrepreno ligita al programoj. Ĝi estas la plej kutima bazo [7], ĉar ĝi estas la plej profitdona. Se ĝi estus malpermesata, aŭ malakceptata de la kliento, programa entrepreno devus moviĝi al aliaj bazoj de organizado, kiuj estas nun uzataj malpli ofte. Ĉiam estas multaj manieroj organizi ian ajn entreprenon.

Verŝajne programado ne estos tiel enspeziga pro la novaj ŝanĝoj kiel nun. Sed tio ne estas argumento kontraŭ la ŝanĝo. Oni ne konsideras maljuste, ke vendistoj ricevas la salajron, kiun ili nun ricevas. Se programistoj gajnus la samon, tio ankaŭ ne estus maljusto. (En la praktiko ili ankoraŭ gajnus multe pli ol tio.)

«Ĉu homoj ne havas rajton kontroli kiel sian kreivon estas uzata?»

«Kontrolo pri la uzo de ies ideo» fakte signifas kontrolon pri la vivo de aliuloj; kaj ĝi kutime estas uzita por malfaciligi iliajn vivojn.

Homoj, kiuj detale studis la problemon de la rajtoj de intelekta propraĵo [8] (kiel advokatoj) diras, ke ne ekzistas esenca rajto al intelekta propraĵo. La specoj de supozeblaj intelektaj proprietrajtoj, kiuj la registaro rekonas, estis kreitaj de specifaj leĝagoj por specifaj celoj.

Ekzemple la patenta sistemo estis kreita por instigi inventistojn diskonigi la detalojn de iliaj inventoj. Ĝia celo estis helpi socion anstataŭ helpi inventistojn. Tiutempe la vivdaŭro de 17 jaroj por patento estis mallonga kompare kun la rapideco de la teknologia evoluo. Ĉar patentoj estas problemo nur inter fabrikantoj, por kiuj la kosto kaj penado de licenca interkonsento estas etaj kompare kun starigo de produktado, la patentoj ofte ne multe damaĝas. Ili ne malhelpas la plejparton de la individuoj, kiuj uzas patentitajn produktojn.

La ideo de aŭtorrajto ne ekzistis en malnovaj epokoj, kiam aŭtoroj ofte kopiis longajn tekstojn de aliaj aŭtoroj en nefikciaj verkoj. Ĉi tiu praktiko estis utila kaj estas la sola maniero kiel verkoj de multaj aŭtoroj supervivis, eĉ se estis parte. La aŭtorrajta sistemo estis speciale kreita por kuraĝigi aŭtorecon. En la kampo, por kiu ĝi estis inventita (libroj, kiuj povis estis malmultekoste kopiitaj nur en presilo), ĝi malmulte damaĝis kaj ne malhelpis la plimulton de la individuoj, kiuj legis librojn.

Ĉiuj rajtoj de intelekta propraĵo estas nur permesiloj ceditaj fare de la socio, ĉar homoj pensis, erare aŭ ĝuste, ke socio kiel tuto profitus cedante ilin. Sed en iu ajn specifa situacio ni devas demandi: ĉu vere pli bonas cedi tiun permesilon? Kian agon ni permesas, ke persono faru?

La situacio de la programoj nun estas tre malsama ol tiu de libroj antaŭ jarcento. La fakto, ke la plej simpla maniero kopii programon estas el unu najbaro al alia; la fakto, ke programo havas kaj fontkodon kaj objektkodon, kiuj estas malsamaj; kaj la fakto, ke programo estas uzata anstataŭ legata kaj ĝuata, kombiniĝas kreante situacion, en kiu persono, kiu plenumas aŭtorrajton, damaĝas la socion kiel tuton kaj materie kaj spirite; en kiu persono ne devus fari tion sendepende de ĉu la leĝo ebligas al li tion.

«Konkurado igas, ke aferoj estu pli bone faritaj.»

La paradigmo de konkurado estas vetkuro: rekompencante la gajninton, ni kuraĝigas ĉiujn kuri pli rapide. Kiam kapitalismo vere funkcias tiel, ĝi faras bonan laboron; sed ĝiaj defendantoj eraras supozante, ke ĝi ĉiam funkcias tiel. Se la kuristoj forgesas kial la rekompenco estas proponita kaj intencas venki, kiel ajn, ili eble trovos aliajn strategiojn — kiel ataki aliajn kurantojn. Se la kurantoj pugnobatalos, ĉiuj malfrue finos la vetkuron.

Proprieta kaj sekreta programo estas la morala ekvivalento de kurantoj en pugnobatalo. Bedaŭrinde, la sola arbitraciisto, kiun ni havas ŝajne ne kontraŭas balatojn; li nur reguligas ilin (“ĉiun dek kuritan jardon, vi povas bati unufoje”). Li vere devus disigi ilin kaj puni kurantojn pro eĉ provo batali.

«Ĉu ne ĉiuj ĉesos programi sen mona instigo?»

Fakte, multaj homoj programos sen absolute neniu mona instigo. Programado estas tre fascina por iuj homoj, kutime la homoj, kiuj plej bone scipovas ĝin. Ne mankas profesiaj muzikistoj, kiuj daŭre ludas, kvankam ili ne havas esperon vivteni sin ludante.

Sed vere ĉi tiu demando, kvankam kutime demandita, ne estas taŭga por la situacio. Pago al programistoj ne malaperos, nur malpliiĝos. Do la ĝusta demando estas, ĉu iu programos kun reduktita mona instigo? Mia sperto montras, ke ili programos.

Dum pli ol dek jaroj multaj el la plej bonaj programistoj el la mondo laboris en la Laboratorio de Artefarita Intelekto kontraŭ multe malpli da mono ol tio, kion ili povus gajne aliloke. Ili ricevis multajn specojn de ne-monaj rekompencon: famon, aprezon, ekzemple. Kaj kreemo ankaŭ estas amuza, rekompenco per si mem.

Poste la plejmulto el ili foriris, kiam oni donis al ili ŝancon fari la saman interesan laboron kontraŭ multe da mono.

Tio, kio la faktoj montras estas, ke homoj programos pro kialoj aliaj ol riĉaĵoj; sed se oni donas al ili la ŝancon gajni multe da mono ankaŭ, ili atendos kaj postulos ĝin. Malaltpagantaj organizoj malbone konkuras kun altpagantaj organizoj, sed ili ne devas malbone fari, se la altpagantaj estas malpermesitaj.

“Ni ege bezonas la programistojn. Se ili postulas, ke ni ĉesu helpi niajn najbarojn, ni devas obei.”

Vi neniam estas tiel malespera, ke vi devas obei tian postulon. Memoru: milionoj por defendo, sed eĉ ne cendo por tributo!

«Programistoj devas iel gajni sufiĉe da mono».

Mallongtempe tio ja veras. Tamen ekzistas multaj manieroj, per kiuj programistoj povus vivteni sin sen vendi la rajton uzi programon. Tio kutimas nun ĉar ĝi alportas al programistoj kaj komercistoj plej multe da mono, ne ĉar ĝi estas la sola maniero vivteni sin. Estas facile trovi aliajn manierojn, se vi volas trovi ilin. Jen kelkaj ekzemploj.

Fabrikanto lanĉanta novan komputilon pagos por la portado de operaciumoj al la nova aparato.

La vendo de servoj de instruado, tenado kaj prizorgado ankaŭ povus dungi programistojn.

Homoj kun novaj ideoj povus distribui programojn kiel senpagajn programojn [9], petante donacojn de kontentaj uzantoj aŭ vendante subtenajn servojn. Mi renkontis homojn, kiuj jam sukcese laboras tiel.

Uzantoj kun similaj bezonoj povas krei grupojn de uzantoj kaj pagi kotizojn. Grupo kontraktus programadajn firmaojn, por ke ili skribu programojn, kiujn la membroj de la grupo ŝatus uzi.

Ĉia disvolvado povas esti financita per Program-imposto:

Supozu, ke ĉiu, kiu aĉetas komputilon, devas pagi x elcenton de la prezo kiel program-imposto. La registaro donas tion al agentejo kiel la NSF por elspezi pro programado.

Sed se la komputila aĉetanto donacas mem por la programa disvolvado, li povas dekalkuli iom el la imposto. Li povas donaci al la projekto, kiun li volas —ofte elektitan projekton, ĉar li esperas uzi la rezultojn, kiam ĝi estas finita. Li povas dekalkuli iun ajnan donacan kvanto el la imposto ĝis la totala imposto, li devus pagi.

La totala imposta elcento povas esti decidita per voĉdono de la impostopagantoj, prezigita laŭ la kvanto, kio estos impostata.

La sekvoj:

  • La komunumo de komputilaj uzantoj subtenas programadon.
  • Ĉi tiu komunumo decidas kiom da subteno estas bezonata.
  • Uzantoj, al kiuj gravas, en kiuj projektoj sia parto estas elspezita povas elekti tion per si mem.

Longtempe, liberigi programojn estas paŝo al la postmanka mondo, kie neniu devos multe labori nur por vivteni sin. Homoj estos liberaj dediĉi sin al amuzaj agadoj, kiel programado, post pasigado de la necesaj dek horoj semajne en postulataj taskoj kiel leĝaro, familia konsilado, riparado de robotoj kaj asteroida esplorado. Ne estos neceso povi vivteni vin de programado.

Ni jam multe reduktis la laborkvanton, kiun la tuta socio devas fari por sia efektiva produktiveco, sed nur iom el tio iĝis libertempo por laboristoj, ĉar multe da neproduktiva agado estas postulata por akompani la produktivan agadon. La ĉefaj kaŭzoj de tio estas burokratio kaj izometraj luktoj kontraŭ konkurenco. Libera programaro multe reduktos ĉi tiujn ŝarĝojn en la branĉo de programaro produktado. Ni devas fari tion, por ke teknikaj gajnoj en produktiveco signifu malpli da laboro por ni.

Piednotoj

  1. La vortumo ĉi tie estis senzorga. La intenco estis, ke neniu devus pagi por permeso uzi la GNU-sistemon. Sed la vortoj ne klarigas tion kaj homoj ofte interpretas ilin kiel dirantan, ke kopioj de GNU devus esti distribuitaj kontraŭ malmulte da mono aŭ senpage. Tio neniam estis la intenco; poste la manifesto mencias la eblecon, ke firmaoj provizu la servon de distribuo kontraŭ profito. Sekve mi lernis zorge distingi inter “libera” kaj “senkosta”. Libera programo estas programo, kiun uzantoj povas libere distribui kaj ŝanĝi. Kelkaj uzantoj povas akiri kopiojn senpage, dum aliaj pagas por akiri kopiojn — kaj se la financo helpas subteni plibonigi la programaron, pli bone. La grava afero estas, ke ĉiu, kiu havas kopion, havas la liberecon kunlabori kun aliaj uzante ĝin.
  2. La esprimo “donaci” estas alia indiko, ke mi ankoraŭ ne klare disigis la temon pri prezo de tiun de libereco. Ni nun rekomendas eviti ĉi tiun esprimon, kiam oni parolas pri libera programo. Vidu “Konfuzaj vortoj kaj frazoj” por pli da klarigo.
  3. Jen alia loko, kiun mi malsukcesis zorge distingi inter la du malsamaj signifoj de la angla vorto “free” (kiu signifas senpagan kaj ankaŭ senkostan). La aserto kiel ĝi staras ne estas malvera — vi povas ricevi kopiojn de GNU-programoj senpage, el viaj amikoj aŭ el la reto. Sed ĝi sugestas la malĝustan ideon.
  4. Kelkaj tiaj firmaoj nun ekzistas.
  5. Kvankam ĝi estas karitata organizaĵo, kaj ne firmao, la Free Software Foundation akiris la plej grandan parton de siaj financoj de sia distribua servo. Vi povas mendi aferojn el la FSF por subteni ĝian laboron.
  6. Grupo de komputilaj kompanioj amasigis financojn ĉirkaŭ 1991 por subteni la bontenadon de la C-kompililo de GNU.
  7. Mi pensas, ke mi eraris dirante, ke proprieta programaro estis la plej ofta bazo por gajni monon en programaro. Ŝajnas, ke efektive la plej ofta komerca modelo estis kaj estas disvolviĝo de adaptitaj programoj. Tio ne donas la eblecon kolekti lupagojn, do la firmao devas daŭre fari veran laboron por daŭre akiri enspezon. La kutima programa firmao daŭre ekzistus, pli malpli senŝanĝa, en mondo de liberaj programoj. Tial mi ne plu atendas, ke la plej bone pagataj programistoj gajnus malpli en mondo de liberaj programoj.
  8. En la 1980-aj jaroj mi ankoraŭ ne komprenis kiel konfuzanta estis paroli pri “la problemo” de “intelekta propraĵo”. Tiu termino estas evidente antaŭjuga; pli subtila estas la fakto, ke ĝi kunigas diversajn malsamajn leĝojn, kiuj prezentas tre malsamajn problemojn. Nuntempe mi instigas homojn tute malakcepti la terminon “intelekta propraĵo”, por ke ĝi ne igu la aliajn supozi, ke tiuj leĝoj formas unu koheran temon. La maniero esti klara estas diskuti patentojn, aŭtorrajtojn kaj varmarkojn aparte. Vidu plia klarigo pri kiel tiu termino disvastigas konfuzon kaj antaûjuĝon.
  9. Poste ni lernis distingi inter “libera programo” kaj “senpaga programo.”. La termino “senpaga programo.” signifas programon, kiun vi povas libere redistribui, sed kutime vi ne povas libere studi kaj ŝanĝi la fontkodon, do la plejparto ne estas libera programo. Vidu “Konfuzaj vortoj kaj frazoj” por pli da klarigo.