Jump to content
Wikimedia Meta-Wiki

Teknologio/Novaĵoj/2017/06

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
< Tech‎ | News
This page is a translated version of the page Tech/News/2017/06 and the translation is 100% complete.
La Teknologiaj Novaĵoj per ĉiusemajnaj resumoj helpas vin monitori lastatempajn programarajn ŝanĝojn, kiuj eble havas efikojn al vi kaj via kunvikimedianuloj. Abonu, kontribuu kaj donu retrosciigon.
antaŭen 2017, semajno 06 (lundo 6-a de februaro 2017) posten

Plej lastaj teknologiaj novaĵoj de la Vikimedia teknika komunumo. Bonvolu paroli al aliaj uzantoj pri ĉi tiuj ŝanĝoj. Ne ĉiuj ŝanĝoj efikos al vi. Tradukoj estas haveblaj.

Problemoj

  • La protokolo pri bloko foje montris blokojn kiel estanta multe pli longa ol ili estis. Tio nun estis korektita. [1]

Ŝanĝoj dum tiu semajno

  • Vikimediaj paĝoj nun estos pli bonaj pri montri bildojn kiam vi komunigas ilin per socia amaskomunikilaro. Plie, la priskriboj estos malsamaj. Vi povas vidi ekzemplon laŭ antaŭa kaj posta versio. [2]
  • Altnivela ero Estas kelkaj ŝanĝoj al la OOjs UI. Kelkaj malnovaj funkcioj ne plu efikas aŭ ne efiki kiel ili antaŭe. Tio povus esti rompŝanĝo. [3]
  • Ripetiĝanta ero La nova versio de MediaVikio estos en testaj vikioj kaj MediaWiki.Org ekde 7 februaro. Ĝi estos en ne-Vikipediaj vikioj kaj kelkaj Vikipediaj ekde 8 februaro. Ĝi estos sur ĉiuj vikioj ekde 9 februaro (kalendaro).

Kunvenoj

  • Ripetiĝanta ero Vi povas aliĝi la sekvantan renkontiĝon kun la teamo de vidredaktilo. Dum la renkontiĝo, vi povas diri al disvolvistoj, kiujn cimojn opinias vi estas la plej gravaj. La renkontiĝo okazos la 7 februaro je la 20:00a horo (UTC). Vidu kiel aliĝi.

Estontaj ŝanĝoj

  • Altnivela ero Tidy estos anstataŭigita poste dum tiu jaro. Anstataŭe, la HTMLa 5 sintaksanalizanta algoritmon estos uzita por purigi malbonan HTML en vikiteksto. Tiu kaŭzos problemojn en multe da vikioj. Ili devas esti korektita antaŭe. Vi povas vidi se via vikio ankoraŭ havas ion korektendan ĉi tie por unu el la HTMLaj problemoj. Ĉi tiu listo ne pritraktas ĉiujn problemojn. Vi povas legi pri pli da problemoj. [4] [5]

Teknologia novaĵoj preparita far tekaj ambasadoroj kaj poŝtita de robotoKontribuiTradukiAkiri helponProvizi retroinformadojnAboni aŭ malaboni.

AltStyle によって変換されたページ (->オリジナル) /