Transiri al enhavo

Creative Commons

CC0 1.0 Ĝenerala

CC0 1.0

Deed

See the legal code

Neniu Aŭtorrajto

  1. La persono, asociinta verkon al ĉi tiu dokumento, dediĉis la verkon al la publiko per rezigno pri ĉiuj siaj rajtoj por la verko, ekzistintaj tutmonde laŭ la aŭtorrajta leĝaro, inkluzive ĉiujn rilatajn kaj najbarajn rajtojn, ĝis la amplekso permesita de leĝaro.
  2. Vi rajtas kopii, modifi, distribui kaj efektivigi la verkon, eĉ por komercaj celoj, ĉion sen peti permeson. Vidu Aliajn Informojn sube.

Aliaj Informoj

  1. CC0 neniel influas la patentajn aŭ varmarkajn rajtojn de iu ajn persono, nek eventualajn rajtojn de aliaj personoj por la verko aŭ maniero de ties uzo, kiel publikigajn aŭ privatecajn rajtojn.
  2. Se ne estas eksplicite menciita aliaĵo, la persono asociinta la verkon al ĉi tiu dokumento liveras pri la verko neniujn garantiojn kaj rifuzas responson por ĉiu ajn ties uzo, ĝis la maksimuma amplekso permesita de aplikebla leĝo.
  3. Uzante aŭ citante la verkon, vi ne rajtas supozigi, ke ties aŭtoro aŭ atestinto subtenas vin.

Notice

La Popola Resumo ne estas jura ilo, sed nura konciza helpilo faciliganta kompreni la Juran Tekston de CC0, esprimanta al nejuristoj ties fundamentajn nociojn. Konsideru ĝin afabla interfaco por la Jura Teksto. La Resumo mem havas nenian juran valoron kaj ĝia enhavo ne aperas en la Jura Teksto de CC0.

La organizaĵo Krea Komunaĵo nek estas jura firmao nek provizas jurajn servojn. Distribuado, aperigado aŭ ligado al la Popola Resumo kreas nenian rilaton de advokato kaj kliento.

La Krea Komunaĵo kontrolis aŭtorrajtan staton de neniu el la verkoj, por kiu estas CC0 aplikita. La organizaĵo garantias nenion pri iu ajn verko aŭ ties aŭtorrajta stato en iu ajn jurisdikcio kaj rifuzas ĉiun responson pri ĉiuj ajn uzoj de ajna verko.

Creative Commons is the nonprofit behind the open licenses and other legal tools that allow creators to share their work. Our legal tools are free to use.

Footnotes

  • return to reference publikigajn aŭ privatecajn — Uzo de verko sen konataj aŭtorrajtaj limigoj povas esti reguligita aŭ limigita alimaniere. La verkon aŭ ties uzon povas koncerni leĝoj pri protekto de personaj datenoj, rajtoj publikigaj, bildaj aŭ privatecaj, kiuj ebligas al persono kontroli, kiel ties voĉo, bildo aŭ similaĵo estas uzata, aŭ aliaj limigoj laŭ aplikebla leĝaro.
  • return to reference subtenas — En iuj jurisdikcioj povas esti kontraŭleĝe nerajtigite supozigi, ke la aŭtoro, publikiginto aŭ iu ajn alia subtenas vian uzon de la verko.

AltStyle によって変換されたページ (->オリジナル) /